Uzantinstrukcio

En la reta aplikaĵo Retaj vortaroj Sveda < > Esperanto, oni povas samtempe serĉi en du vortaroj inter la lingvoj sveda kaj Esperanto, t.e en Vortaro Sveda – Esperanto kaj en Vortaro Esperanto – Sveda. Kiam oni enigas ĉapelitan Esperanto-vorton, oni povas uzi x-anstataŭigon, t.e. vi skribas la kutiman literon, sekvita de x. Je inversa serĉo kaj scienca serĉo oni povas uzi la ĵokerojn ? kaj *, kaj tiam ? anstataŭigas 1 ajnan literon kaj * anstataŭigas nul ĝis pluraj literoj.

Ordinara serĉo estas farita per elekto de la maldekstraj butonoj sveda > esperantoesperanto > sveda, depende de en kiu vortaro vi volas serĉi. Dum vi tajpas la vorton, kiun vi volas traduki, aperas vortoj kun la samaj komencaj literoj. Se vi alklakas unu el la vortoj, vi venas al la koncerna vorto en la vortaro.

Kiam vi serĉas en Vortaro Esperanto > Sveda, jam en la entajpado aperas la tradukoj kaj aliaj informoj (partoj se ili estas longaj). La koncernaj Esperantaj vortoj estas listigitaj en rekta graso. Maldekstre en griza koloro sekvata de dupunkto troviĝas la radikvortoj, al kiu ĉiu vorto apartenas. Kiam vi vidas la vorton, pri kiu vi interesiĝas, vi povas alklaki ĝin, kaj vi tiam vidos la vorton flave-relifigita kaj ĉiujn informojn pri tiu ĉi vorto kaj ankaŭ ĉiujn informojn pri ĉiuj esperantaj vortoj sub la koncerna radikvorto. Referencan vorton, kiu estas blukolora, vi povas alklaki por iri al ĝia loko en la vortaro.

Inversa serĉo estas farita per elekto de la dekstraj butonoj sveda < esperantoesperanto < sveda, depende de en kiu vortaro vi volas serĉi. Tiam oni serĉas inter la tradukoj de la vortoj. Tajpu la tutan vorton, kiun vi volas traduki, kaj alklaku la lupeon dekstre aŭ premu la enigan klavon por vidi la tradukojn. La inversa serĉo povas esti rigardata kiel komplemento al normala serĉo, kaj ĝi devas esti interpretita kun ioma singardemo.

Kiam vi serĉas per la butono sveda < esperanto, vi serĉas inverse en Vortaro Sveda > Esperanto. Do vi tajpu la esperantan vorton, por kiu vi volas svedan tradukon. En tiu serĉo troviĝas du markokvadratoj, per kiuj vi povas vastigi la serĉon. Per la markokvadrato serĉi en ĉiuj vortklasoj vi trovos svedajn tradukojn por ĉiuj esperantaj vortoj kun la sama radiko. Per la markokvadrato serĉi kiel parto de vorto vi trovos svedajn tradukojn por ĉiuj esperantaj vortoj, kiuj enhavas la tajpitan vortoparton.

Kiam vi serĉas per la butono esperanto < sveda, vi serĉas inverse en Vortaro Esperanto > Sveda. Do vi tajpu la svedan vorton, por kiu vi volas esperantan tradukon. Unue estas montrataj la esperantaj vortoj, kiuj estas serĉvortoj, kaj poste la ekzemploj kie la sveda vorto troviĝas en la traduko. Iagrade ankaŭ estas inkluditaj gramatikaj fleksioj kaj kunmetitaj formoj de la sveda vorto. Foje la programo povas trovi tute aliajn vortojn, kiuj similas ian formon de la enigita sveda vorto. En ekzemplaj frazoj oni povas ricevi frazojn, kie la responda esperanta vorto tute mankas, ĉar la frazoj estas libere tradukitaj. Per inversa serĉo en Vortaro Esperanto > Sveda, vi havas aliron al signife pli da esperantaj vortoj, ĉar en vortaro Vortaro Sveda > Esperanto de 1992 mankas multaj modernaj vortoj.

Elektante la markokvadraton Kombini, vi kombinas serĉojn en ambaŭ vortaroj, ekz. serĉu en Vortaro Esperanto – Sveda kaj inversa serĉo en Vortaro Sveda – Esperanto. Tiel, vi ricevas pli da alternativoj, pri kiel vorto estu tradukita. Tamen la opcioj kun la markokvadratoj sub la butono sveda < esperanto ne videblas.

Elektante la markokvadraton Scienca en la reta vortaro, paĝo malfermiĝas, kie vi povas enigi latinajn terminojn en botaniko, biologio, fiziologio, medicino, ktp. kaj trovi ilian ekvivalenton en la sveda kaj Esperanto. La serĉo estas farita inter sciencaj terminoj en la Vortaro Esperanto – Sveda.

Sur malgranda ekrano, ekz. poŝtelefono, la markokvadratoj ne aperas. Kiam oni uzas normalan komputilan ekranon kaj forte reduktas la fenestrolarĝon, la paĝo renversiĝas en ĉi tiu reĝimo, kaj tion oni povas eviti tenante la Shift-klavon dum reduktado de la fenestro.

Etikedoj kaj referencoj estas mallonge klarigitaj, kiam oni metas la komputilan musmontrilon super ilin. Plilongigita klarigo troviĝas en la antaŭparolo.