X-anstataŭigo ebla. Kiam oni skribas esperanto-vorton oni povas anstataŭigi cirkumflekson per la ordinara litero sekvata de x. La skribkampon oni povas malplenigi per la
esc
-klavo aŭ alklaki la krucon dekstre en la skribkampo. Tiri-kaj-malkapti: oni povas per la muso tiri kaj malkapti markitan vorton sur serĉdirektobutonon por serĉi
per la vorto.
Du vortaroj en unu La retpaĝo havas du vortarojn: sveda > esperanto kaj
esperanto > sveda. Uzu la maldekstrajn butonojn por la ordinaraj serĉoj.
Inversa serĉo Uzu la dekstrajn butonojn se vi volas serĉi inverse en la respektiva vortaro. Tiam la serĉrezulto estos listo de kapvortoj kiuj
havas la serĉvorton en sia traduko. Uzebla kiam oni serĉas sinonimojn en la cellingvo. Atentu ke la direkto de la sago en
svenska < esperanto montras la serĉdirekton skribu do tie la serĉvorton en esperanto, ne en la sveda (kaj analoga principo ĉe
esperanto < svenska). La inversaj serĉoj estas ankaŭ utilaj se la serĉvorto okaze mankas en la normala serĉdirekto.
Atentu ke oni foje trovas la sinonimon inter la kursivaj vortoj, ne kiel la unuan vorton en la tekstlinio. Foje la trovita vorto ne rilatas al la
kapvorto, sed al alia vorto en la linio – tiam preterpasu tiun linion.
Kompletiga serĉo Inversserĉo en esperanto < sveda, kiu uzas modernan vortaron, povas kompletigi
sveda > esperanto, kies vortaro estas de 1992 kaj malhavas la lastajn esperanto-vortojn.
Kombini kombinas du kontraŭajn serĉdirektojn: unu normalan kaj unu inversan. Se oni unue serĉas per sveda > esperanto aŭ
esperanto > sveda kaj poste volas vidi, kio estus la rezulto per inversa serĉo, oni alklakas Kombini kaj tuj vidas
la rezulton. Oni ankaŭ povas komenci per alklaki Kombini kaj poste serĉi – la serĉo tiam okazas samtempe en la du direktoj.
Scienca malfermas fenestron, kie oni povas enskribi la sciencan nomon de io en botaniko, biologio, fiziologio, medicino ktp kaj trovi ĝian nomon en la sveda kaj
esperanto (serĉas en la vortaro esperanto > sveda).
La ĵokersignoj ? kaj * uzeblas ĉe inversa kaj scienca serĉoj, ? anstataŭas 1 ajnan literon, * anstataŭas 0–plurajn literojn.
Per saĝtelefono oni ne vidas Kombini, Scienca aŭ la serĉfiltrojn sub
sveda < esperanto pro la limigita ekranspaco.
Se oni volas eviti ke la paĝo rearanĝiĝas por saĝtelefono kiam oni spektas ĝin per ordinara komputilekrano kaj volas mallarĝigi la fenestron draste, oni povas teni
la majuskligan klavon premita kiam oni mallarĝigas la fenestron. Malŝalti la funkcion per refreŝigo de la paĝo.
Kompletigota La vortaro esperanto > sveda estas ankoraŭ evoluigata. Vortar-artikoloj por B mankas ankoraŭ, sed
multaj kapvortoj komencantaj per tiu litero tamen troveblas sub aliaj artikoloj de la vortaro. Ĉi tiu serĉdirekto estas ĝisdatigata, laste: 2024-03-15.